Kiel enkonduki Esperanton en 50 minutoj?

Mi regule estas petata por enkonduki Esperanton, kaj havas nur 50 minutojn. Dum la lingvofestivaloj en Luveno mi ĉiam havis la honoron esti petata por prezenti Esperanton kaj en taksoj poste mi ricevis 94 ĝis 98%. Tio estis por miksita publiko. Mi ankaŭ estas daŭre reinvitata al lernejo dum lingvotago por junuloj de 17 ĝis 18 jaroj, kie mi sukcese uzas la saman prezentaĵon. Pro la bonaj komentoj, mi ŝatus informi vin pri kiel mi faras. Vi povas uzi mian prezentaĵon, ŝanĝi ĝin aŭ uzi partojn el ĝi. Aŭ ĝi povas doni ideojn.

Ĉar nur la materialo ne sufiĉas por scii kiel uzi ĝin, Cyrille Hurstel faris filmon de mi pri kiel fari. Vi povas trovi ĝin en youtube: youtube.com/watch?v=fLq5ps5VS-c&list=PLGpdMtPec0ih0OcExibaEazxNqDLiGHT3 . Ĉar pli da homoj komprenas la Anglan ol la Nederlandan, mi faris ĝin ankaŭ en la Angla. La Angla estas nur mia kvara lingvo, sed helpos por kapti la ideon.

Kiel enkonduki Esperanton en 50 minutoj:

Mi ankaŭ ŝatus fari la filmon en la Franca, sed mi ne sufiĉe regas la Francan por traduki. Do, helpo bonvenas. Fakte, se iu pretas korekti kion mi skribis kaj diris en la Angla, mi ankaŭ iam refarus. Ankaŭ denaska parolanto povus fari.

Bart